De sopiro ĝis ĝojo (v1) (alia melodio)
Автор: Esperanto
Загружено: 2026-01-07
Просмотров: 13
DE SOPIRO ĜIS ĜOJO
(traduko de kanto de Jurij Antonov)
Al mi ŝajnis antaŭe: renkonto ne baldaŭ.
Kaj larĝegas, grandegas la distanc' inter ni...
De sopiro ĝis ĝojo - kuŝas montoj kaj valoj,
De sopiro ĝis ĝojo - senfina lini'.
De sopiro ĝis ĝojo - montoj kaj valoj,
De sopiro ĝis ĝojo - senfina lini'.
Mi deziris antaŭe esti eĥo-simila,
Flugi tra folifaloj de sezon' kaj de aĝ'...
De sopiro ĝis ĝojo - estas vojo jarmila,
De sopiro ĝis ĝojo - eterna vojaĝ'.
De sopiro ĝis ĝojo - la vojo jarmila,
De sopiro ĝis ĝojo - eterna vojaĝ'.
Sed disfalis la baroj, kaj forvenis deliro.
Ree ni estas kune, la koro al l'kor'!
De sopiro ĝis ĝojo - estas unu elspiro,
De sopiro ĝis ĝojo - nur via odor'!
De sopiro ĝis ĝojo - nur unu elspiro,
De sopiro ĝis ĝojo - nur via odor'!
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео mp4
-
Информация по загрузке: