KESTO DE VISKIO
Автор: Tuurql
Загружено: 2025-11-19
Просмотров: 13
Elbuŝigi blagojn hodiaŭ ĉesis mi
staras mi kun pendkravat´ sur kesto de viski´
staras mi kun la kolzon´ kiel stalhundaĉ´
la maŝon mi akiris laŭ homamasa plaĉ´
R. Forigu jam la keston por ĝenerala ĝoj´
ŝtuparo longas al ĉiel´ kaj malproksima voj´
al brando surĉiela, sekiĝis mia kol´
forigu jam la keston, por ke mi estu for
Se mi havus kestojn de l´ fortrinkita brand´
domon mi konstruus tuj kaŝite ĉe mondrand´
domon mi konstruus tuj, rigardus al ekster´
kaj drinkus tie Billy kaj drinkus tie Ben
Se vi, knab´, ne vivus senĉese en konflikt´
certe ne afliktus vin tiu ĉi verdikt´
vi trankvile povus nur ĝoji pri l´ trinkaĵ´
nepre vi ne havus la kolon en la maŝ´
Post kiam vi la keston piede igos for
nur malgranda apertur´ postrestos en la kol´
nur malgranda apertur´, al morto nur paŝet´
je malgaja fino ne restis eĉ glutet´
R.
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео mp4
-
Информация по загрузке: