Anjo Amika - Trovis Mi Patrujon
Автор: Jacinto Yogui
Загружено: 2010-08-15
Просмотров: 29237
Kantistino el Hungario, kies vera nomo estas Anna Lászay. Partoprenante E-aranĝojn, Anna akiras multajn geamikojn tial ŝia esperanta kromnomo estas Anjo Amika.
Teksto/Muziko - Lajos Boros
E-teksto - Péter Rados
Kantistino - Anjo Amika
Oni al mi diris land' via posed',
Ricevis fil' de ter' la valon en hered'.
Vivis mi sen la sci' kiun amu mi,
Ĉu eblas vivi jam sen ĉi emoci'.
Dum veno kaj en ir' mi ekkonis vin
Do kiel ami vin eksciis la sin';
Ĉion ekhavis li scias patrujan'
Ĉion posedas li ne estas orfo jam.
Refreno:
Trovis mi patrujon,
mia estas ĉi ter'
vidas mi la vojon
de Danub-river'. (2-foje)
Batadon sentas mi nun de via kor'
Respondon scias mi al la voka vol',
Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar'
Parolas mia buŝ' lingvon de l'madjar'.
Refreno
Vidas mi vin ĉiam estas mi hungar'
Parolas mia buŝ' lingvon de l' madjar'.
Diras al vi poet' lulilo kaj tombar',
Fidela al patruj' estu, ho hungar'.
Refreno
Vidas mi la vojon de Danub-river'.
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео mp4
-
Информация по загрузке: