Ŝorto el la ŝel' de pin' (v13)
Автор: Esperanto
Загружено: 2026-01-07
Просмотров: 7
ŜORTO EL LA ŜEL' DE PIN'
Ŝorton kudris la patrin'
Al mi el la ŝel' de pin'
Por ke mia pug' ne ŝvitu,
Kaj ne piku kuloj ĝin.
Sed truiĝis l'ŝort' en fin'
Kaj ne helpis l'ŝel' de pin'.
Tuj la pugo ekŝvitegis,
Tuj ekpikis kuloj ĝin!
Mi revenis al l'patrin'
Kaj ripari petis ŝin
La plej modan en la mondo
Ŝorton el la ŝel' de pin'...
La patrino prenis ĝin,
Flustris ion pri l'destin',
Kaj riparis l'aĉan truon
Per pecego de rezin'.
Do ĝojigas ree min
L'ŝorto el la ŝel' de pin'.
Mia pug' eĉ ne ŝvitetas
Eĉ ne tuŝas kuloj ĝin!
Tio estas kant' sen fin'.
Se ĝi ne tre tedas vin,
Do komencu ĝin denove,
Diru dankon al l'patrin'!
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео mp4
-
Информация по загрузке: