Bonaj kaj malbonaj praktikoj por migrantoj
Автор: TEJO Esperanto
Загружено: 2024-06-20
Просмотров: 492
En 2024, TEJO, kunlabore kun la Eŭropa JunularFonduso de la Konsilio de Eŭropo, organizis la internacian seminarion “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo”.
Danke al malsamaj aktivaĵoj antaŭenigantaj interkulturan dialogon, la projekto celas krei pli inkluzivan kaj bonvenigan Eŭropon por ĉiuj, per konsciigo pri la temoj de homaj rajtoj de migrantoj, azilpetantoj kaj rifuĝintoj.
Kadre de la projekto, partoprenantoj ankaŭ havis la oportunon intervjui homojn kun malsamaj migradaj fonoj por lerni pli pri la multaj malsamaj aspektoj de migrado. Spektu la unuan filmeton, kiu fokusiĝas pri bonaj kaj malbonaj praktikoj por migrantoj.
🇪🇺 “Kreante pontojn per Interkomprenigo: Homaj Rajtoj kaj Migrado en la ĉi-jarcenta Eŭropo” estas projekto kunfinancata de la Eŭropa JunularFonduso de Konsilio de Eŭropo.
——————————————————————————————
Sekvu nin!
★ Facebook: / tejoesperanto
★ X: / tejoesperanto
★ Instagram: / tejoesperanto
★ TikTok: / tejoesperanto
★ Retejo de TEJO: https://www.tejo.org
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO: https://www.tejo.org/membrigu-en-tejo
Доступные форматы для скачивания:
Скачать видео mp4
-
Информация по загрузке: